Sendube vintro havas siajn avantaĝojn, sed la aliaj sezonoj eĉ pli. Jam mi spertis sufiĉe da vintro ĉi-jare, sed ŝajne mi devas travivi ankoraŭ iom. Ĵus mi vekiĝis, kaj rigardante tra la fenestro mi vidas ke ĉio estas denove neĝkovrita. (Almenaŭ la pavimo kaj trotuaroj estis pli malpli senneĝaj hieraŭ.) Cetere oni prognozas por hodiaŭ ankoraŭ 15 cm da neĝo. Ve!
Por pensigi min pri pli varma vetero, mi enskribiĝis en konkurso, kiun organizas ĉiujare mia universitato. Oni devas diveni, kiam la temperaturo unuafoje atingos 20 gradojn. En la 2000-a jaro, tio okazis je la 8-a de marto, kio donas almenaŭ iom da espero. :-) Mia diveno tamen ne estas tiel optimisma; mi elektis la 19-an de aprilo.
March 1 2005, 05:41:21 UTC 7 years ago
Ĉiam, kiam oni pensas, ke nun povus iĝi iom pli varma vetero, denove ekneĝas.
Aldone mi pensas ĉar pasintjare la somero preskaŭ ne ĉeestis, ke la vintro tial ne havas la rajton ĉeesti tiom longe. ;)
Nu, proksime al mi, en vilaĝo kie loĝas onklino mia, pasintsemajnfine la temperaturo atingis 20 gradojn - sed minuse.
March 1 2005, 07:23:01 UTC 7 years ago
March 1 2005, 06:56:03 UTC 7 years ago
March 1 2005, 07:26:50 UTC 7 years ago
March 1 2005, 08:21:27 UTC 7 years ago
March 1 2005, 09:08:03 UTC 7 years ago
Neĝo dancas en la stratoj
Maja neĝo? Mi ne memoras, ke mi iam aŭdis pri io tia en Germanio! Sed ĝis aprilo neĝo ne mirigas min, kvankam dum la pasintaj 15 jaroj apenaŭ neĝis en mia regiono (en 2004 kaj 2005 estis evidente denove malvarmaj vintroj). Aliflanke, iom kurioze, mi bedaŭrinde lernis dum la pasintaj jaroj kiel partoprenanto de la IJF, ke en la nordo de Italio neĝo dum pasko estas nenio eksterordinara.Wouter Pilger skribas en sia Grizula Blogo pri la neĝomanko en Nederlando kaj miras, ke samtempe oni raportas la malon el aliaj landoj en Eŭropo (2005-02-24, "Kvazaŭ-neĝo"). Tamen tio ne tute ĝustas; ekzemple en Munkeno ja neĝo falis amase (vidu kion skribis
Alia penso, kiu ĵus venis al mia kapo: Ni prefere ne rakontu al niaj neesperantistaj amikoj pri tiuj ĉi enskriboj kaj komentoj. Evidente estus ne tre alloga varbado por Esperanto, mencii ke oni lernis lingvon por komuniki kun homoj el la tuta mondo, nur por babili pri la vetero... ; p
March 1 2005, 07:33:48 UTC 7 years ago
Anonymous
March 13 2005, 23:50:08 UTC 7 years ago
Nagxis ankaux en Fujxisauz, japanio
Mi trovis vian blogon postirante al ligaro de "frankeniru".En Fujxisauxa, 50km okidente de TOKIO, japanio, hieraux tage nagxis iomete, kaj tuj poste nagxo malaperis.
Volu viziti mian blogon, kiun mi komencis antaux 3 tagoj, kaj komenton vian mi petas. Mia blog estas cxe http://neperio.cocolog-nifty.com/neperio/
2005/03/14 Neperio el Fujxisaua, japanio.
Anonymous
March 14 2005, 00:36:48 UTC 7 years ago
Eraroj!
"Negxis" en "Fujxisauxa" estas korekta! En malvarmo oni ne povas nagxi! kvankam Fujxisauxa frontas maro.2005/03/14 2a Neperio