Mi lastatempe decidis movi mian taglibron al mia propra retejo kaj ne plu uzi LiveJournal. Feliĉe, uzantoj de LiveJournal daŭre povos legi miajn enskribojn: sufiĉas aldoni
argilo_blogo al via amikolisto. Alternativoj estas rekte aboni la RSS-fluon de mia retejo, aŭ simple viziti mian retejon de tempo al tempo por legi la plej lastajn enskribojn.

Bonvenon al la skrabloludo!
>>> Komputilo2 gajnis 46 poentojn, ludante HAĜULAN.
>>> Argilo gajnis 69 poentojn, ludante ENDEPONIS.
>>> Komputilo2 gajnis 102 poentojn, ludante EKTIMADUS.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante ŜI.
>>> Komputilo2 gajnis 36 poentojn, ludante HEJTEBL.
>>> Argilo gajnis 178 poentojn, ludante REKURIGO kaj HEJTEBLU.
>>> Komputilo2 gajnis 31 poentojn, ludante PISEM, ŜIP, MI, AS kaj UM.
>>> Argilo gajnis 12 poentojn, ludante OV kaj VE.
>>> Komputilo2 gajnis 35 poentojn, ludante FELON, FE, EK, OR kaj NI.
>>> Argilo gajnis 86 poentojn, ludante SIMBOLAJ kaj MOV.
>>> Komputilo2 gajnis 37 poentojn, ludante ĴOKER kaj MOVO.
>>> Argilo gajnis 36 poentojn, ludante AŬ, LA kaj AŬ.
>>> Komputilo2 gajnis 42 poentojn, ludante ĤI kaj AĤ.
>>> Argilo gajnis 20 poentojn, ludante EDZIN.
>>> Komputilo2 gajnis 22 poentojn, ludante FONTE, NAŬ kaj VET.
>>> Argilo gajnis 44 poentojn, ludante GORĜ kaj EDZINO.
>>> Komputilo2 gajnis 14 poentojn, ludante MEĈ kaj AĈ.
>>> Argilo gajnis 16 poentojn, ludante CITAS.
>>> Komputilo2 gajnis 12 poentojn, ludante NIĈ.
>>> Argilo gajnis 23 poentojn, ludante PAROLIS kaj PO.
>>> Komputilo2 gajnis 40 poentojn, ludante FALU, ALA, LAŬ kaj UJ.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante OVAJ.
>>> Komputilo2 perdis 8 poentojn pro siaj restantaj tegoletoj.
>>> Argilo gajnis 8 poentojn pro tiuj tegoletoj.
>>> La ludo finiĝis.
Ĉi-semajne mi multe prilaboris mian skrablo-ludejon. Mi korektis kelkajn cimetojn, donis al ĝi novan fasonon, kaj plej grave, mi aldonis artefaritan inteligenton. Jes, finfine eblas ludi skrablon kontraŭ la komputilo! La nura problemo estas, ke la komputilo ludas iom tro bone. Ĝis nun mi ne sukcesis venki super ĝi. :-) Mi devos aranĝi ke estu kelkaj niveloj.
Tre strange, ke mi ne havis fortojn por prilabori la ludon dum mi estis senlabora, sed nun kiam mi laboras ok horojn tage, mi emas pasigi miajn vesperojn programante. :-) Nepre komentu se vi havas ideojn por pliaj plibonigoj al la ludejo. Kredeble mi daŭrigos la programadon venontsemajne.
Antaŭ unu semajno, mi komencis labori por Entrust. Ĝis nun la nova posteno tre plaĉas al mi! La konstruaĵo estas tre bela. Ĝi havas grandan ripozejon sur ĉiu etaĝo, kaj eĉ bilardan tablon, kiun mi kaj mia ĉefo uzis dum nia tagmanĝo hodiaŭ. Mi ankoraŭ devas iom prepari min antaŭ ol ekfari veran laboron, sed mi havas la impreson ke la laboro estos tre interesa.
Fakte mia ĉefo kaj mi havas plian komunan intereson krom bilardo, nome ĵongladon! Li sciigis min pri loka ĵongla klubo kiu renkontiĝas eĉ du fojojn semajne. Post tre longa tempo sen ĵonglado mi vere ĝojas pri tio. Mi nepre ĉeestos la postmorgaŭan renkontiĝon!
Plia interesa afero estas tio, ke
arono rerekomencis la projekton Radio Verda, ĉi-foje kiel podkastejon. Mi tre ŝatas la novan formaton, kaj deziras al la projekto longan vivon! Nun mi elpensu ian kontribuaĵon...
Post pluraj monatoj da laborserĉado, finfine venis konkreta rezulto! Antaŭ kelkaj tagoj, Entrust ofertis al mi laborpostenon, kiun mi tuj akceptis. Mi komencos labori tie post unu semajno. Entrust estas unu el la plej grandaj firmaoj, kiuj faras softvaron por komputila sekureco. Mia laboro tie estos certigi ke ilia softvaro estas sekura kontraŭ la plej lastaj atakoj. Sonas al mi tre interese!
Ve, jam de tri monatoj mi nenion skribis! Sekvos do eta serio da enskriboj pri la okazintaĵoj dum tiu periodo. Sed unue mi skribu iomete pri la nuno.
Fine de la jaro 1995, unu el miaj amikoj informis min pri nove aperinta, senkosta operaciumo, nomita Linukso. Mi tuj elŝutis (per modemo, ve!) kaj instalis ĝin. Komence mi nenion komprenis, sed iom post iom mi alkutimiĝis, kaj en la fino ĝi plaĉis al mi pli ol DOS kaj Vindozo, interalie pro la manko de kraŝoj! Dum la sekvaj jaroj, mi uzis foje Linukson, foje Vindozon. Kutime mi havis ambaŭ en la komputilo, do mi povis elekti laŭbezone. Sed iom post iom Vizdozo pliboniĝis, kaj mi efektive forlasis Linukson.
Sed antaŭ kelkaj tagoj mi eksopiris al Linukso kaj decidis reinstali ĝin. Unue mi instalis la varianton Gentoo, sed mi trovis ke estas tro ĝene atendi minutojn aŭ horojn por instali novan programon. (Ĉiun programon oni kompilas rekte de la fontokodo.) Do mi forviŝis ĝin kaj instalis Fedora Core, kiu havas jam kompilitan programaron. Bedaŭrinde la instalo ne estis senproblema, kaj mi devis kelkajn aferojn aranĝi permane. Sed en la fino mi sukcesis ĉion funkciigi laŭ miaj preferoj.
Mi vere miras pri tio, kiom progresis Linukso dum la pasintaj jaroj! Ne plu oni devas ĉion fari per la komanda linio. Fakte preskaŭ ĉio nun havas grafikan interfacon. Mi ĝojas ankaŭ pri tio, ke eblas konekti al dividataj dosierujoj de Vindozaj komputiloj. Tio utilas al mi ĝuste nun por aŭskulti MP3-ojn de mia kolektego. Ŝajne ĉio estas plene unikoda, kaj mi eĉ sukcesis aranĝi Esperantan klavarfasonon, per kiu mi nun tajpas.
Kompreneble restas kelkaj aferetoj, kiuj povus pliboniĝi, sed la samon mi povus diri pri Vindozo. Ĝenerale mi tre kontentas!
Antaŭ unu monato, sufiĉe ripozinte post la fino de miaj universitataj studoj, mi komencis serioze serĉi laborpostenon. Jam mi kandidatiĝis por 14 postenoj, sed ĝis nun venis nenia reago. Pri tio mi tamen ne maltrankviliĝas. La plej interesaj postenoj estas en la Kanada registaro, kiu onidire ne rapide respondas.
Aliteme, mia kalendaro estas sufiĉe plena je interesaj okazaĵoj. De la 21-a ĝis la 23-a de majo, okazos Esperanto-renkontiĝo en Toronto, kiun planas ĉeesti mi,
arono,
ruckachoni, kaj espereble ankaŭ Jason. Je la 28-a de majo edziĝos mia bona amiko Vince. Inter tiuj du eventoj mi planas viziti miajn gepatrojn. Je la 18-a de junio okazos mia magistriĝa ceremonio. De la 29-a de junio ĝis la 27-a de de julio mi kaj
teodora ferios en Bulgario. Certe ne mankos temoj por estontaj taglibraj enskriboj!
Dum la paskaj ferioj mi vizitis miajn gepatrojn. Kiel ĉiam, estis tre plaĉe resti kun ili dum kelkaj tagoj. Cetere mi revidis multajn delonge neviditajn amikojn de miaj bazlernejo kaj mezlernejo.
Kiam mi revenis al Otavo, mi alportis mian biciklon, kiun mi jam delonge ne uzis. En Otavo estas tuta aro de biciklaj vojoj, de kiu mi volas profiti. Tion mi komencis pasintsemajne, kaj daŭrigis ĉi-matene per 30-kilometra bicikla vojaĝo. Mi esperas dum la sekvaj semajnoj esplori la tutan aron!
Se vi estas kanadano (aŭ honora kanadano kiel
kvarko), spektu almenaŭ unufoje The Hour, kaj poste spektu "George Stroumboulopoulos & Ralph Goodale" ĉi tie. Vi ridegos!
Sendube vintro havas siajn avantaĝojn, sed la aliaj sezonoj eĉ pli. Jam mi spertis sufiĉe da vintro ĉi-jare, sed ŝajne mi devas travivi ankoraŭ iom. Ĵus mi vekiĝis, kaj rigardante tra la fenestro mi vidas ke ĉio estas denove neĝkovrita. (Almenaŭ la pavimo kaj trotuaroj estis pli malpli senneĝaj hieraŭ.) Cetere oni prognozas por hodiaŭ ankoraŭ 15 cm da neĝo. Ve!
Por pensigi min pri pli varma vetero, mi enskribiĝis en konkurso, kiun organizas ĉiujare mia universitato. Oni devas diveni, kiam la temperaturo unuafoje atingos 20 gradojn. En la 2000-a jaro, tio okazis je la 8-a de marto, kio donas almenaŭ iom da espero. :-) Mia diveno tamen ne estas tiel optimisma; mi elektis la 19-an de aprilo.
Hodiaŭ mi konstatis ke du horoj da vigla glitkurado povas dolorigi la krurojn, aparte se oni ne regule ekzercas sin. :-) Tion mi tamen planas ŝanĝi komence ĉi-printempe. Mi loĝas nur kelkcent metrojn for de tre longa bicikla vojo, kiu estas parto de tuta aro da biciklaj vojoj. Kiam malaperos la neĝo, mi komencos multe bicikli.
Aliteme, mi ĵus ricevis kvar libroformajn kopiojn de mia disertaĵo. Mi petis tiom, ĉar jam miaj gepatroj kaj geavoj petis kopion. Ili tute ne spertas pri matematiko, sed multe fieras pri mia laboro. :-) Mi planas viziti ilin dum la paskaj ferioj.
Hodiaŭ mi unuafoje glitkuris sur la kanalo Rideau, kun
teodora,
arono, kaj
ruckachoni. Mi trovis ke estas eĉ pli amuze glitkuri, kiam oni povas iri tre longan distancon sen devi turni sin kaj reiri. Mi ne certas, ĉu ni havos plian ŝancon glitkuri ĉi-vintre, sed Teodora kaj mi planas aĉeti glitŝuojn por ke ni povu multfoje glitkuri venont-vintre!
Hieraŭ vespere
teodora kaj mi eliris kun
ruckachoni kaj
arono. Komence ni planis iri al la japana/korea restoracio "Joy", sed ĝi estis plena. Do ni iris al la sufiĉe proksima japana restoracio "Ichibei", kie ni ĉiuj ĝuis la aparte bongustan manĝaĵon.
Poste ni iris al la apartamento de
ruckachoni kaj
arono por provi la de ili nove aĉetitan ludon "Catch Phrase". Tiun ludon ludas du teamoj. Teamano en sia vico vidas vorton, kaj devas kiel eble plej rapide igi siajn kunteamanojn diri tiun vorton (sen diri la koncernan vorton, kompreneble!). Poste ano de la kontraŭa teamo vidas alian vorton kaj devas same fari. Estas tempolimo, kaj kiu teamo havas la vicon kiam finiĝas la tempo, tiu teamo malgajnas. Ni trovis la ludon tre amuza, kaj plurfoje ludis.
Ni ludis ankaŭ la kartludon "Uno", kiun mi jam de pluraj jaroj ne ludis. Temas pri simpla ludo, sed evidente ne sufiĉe simpla por mi, ĉar mi eĉ tri sinsekvajn fojojn forgesis la saman regulon kaj estis punita. ;-) Sed iel mi en la fino sukcesis gajni la ludon.
Jam plurfoje mi menciis ĉi tie mian disertaĵon. Nu, finfine ĝi estas akceptita de miaj profesoroj kaj de la universitato, kio signifas ke mi nun estas magistro pri matematiko! Por tiuj, kiuj interesiĝas, jen ĝi:
Digital Signcryption
Lastatempe mi multe pligrandigis mian Esperantlingvan muzikokolekton. Antaŭe mi posedis nur du albumojn:
Kiel vi verŝajne rimarkis, mi dum du monatoj nenion signifan skribis en mian taglibron. Ĉiun fojon, kiam mi ekemis skribi ion, mi pensis al mi ke mi pli bone prilaboru la disertaĵon. Ĉu tio en la fino okazis, tamen estas alia afero...
Ĉiaokaze nun mi multe pli ofte skribos, ĉar la disertaĵo nun estas (plejparte) malantaŭ mi. Hieraŭ mi donis ĝin al la Oficejo de Postbakalaŭraj Studoj, kaj al la tri profesoroj (inkluzive de mia gvid-profesoro) kiuj legos ĝin. Nun mi nur devas atendi ĝis la 7-a de januaro, kiam tiuj profesoroj aŭ aprobos ĝin tia, kia ĝi estas, aŭ petos revizion.
Hieraŭ ankaŭ estis grava tago ĉar la Supera Kortumo de Kanado donis sian opinion pri edziĝo de samseksaj paroj. Ili deklaris ke estus laŭkonstitucie permesi edziĝon de samseksaj paroj, kaj ke la Parlamento de Kanado rajtas ŝanĝi la difinon de edziĝo. La Liberala Partio (kiu nun formas la registaron) anoncis ke ili klopodos fari tion komence de la nova jaro. Bedaŭrinde pluraj deputitoj de tiu partio jam indikis ke ili voĉdonos kontraŭ tio, sed feliĉe estas du aliaj partioj (la Nova Demokratia Partio kaj la Bloko Kebekia) kies deputitoj forte subtenas la iniciaton. (La Konservativa Partio forte kontraŭas.) Do estas verŝajne ke la proponota leĝprojekto sukcesos.
Por tiuj el vi, kiuj konas Hokan kaj Sonja:
http://ikso.net/~hokanx/iva/
Jen estas ekzemplo de tio, kiel strangaj estas miaj sonĝoj.
En mia plej lasta sonĝo, la Kanada kaj Sveda virinaj manpilkaj teamoj ludis "manpilkon" en la gimnastikejo de mia bazlernejo (Thamesville Area Central School). Mi skribas la nomon de la ludo inter citiloj ĉar estis evidente ke ne temas pri manpilko, kvankam mi dum la sonĝo konsciis ke temas pri manpilko. Tion mi plu klarigos poste.
Ĵus antaŭ la komenco de la ludo, montriĝis ke mankas unu kanada ludantino, kaj oni petis ke mi anstataŭu ŝin. Kompreneble estis evidente ke mi ne estas virino, interalie pro mia barbo, sed la sveda teamo senplende akceptis min kiel antsataŭanton. Eĉ en la realo mi ne memoras la regularon de manpilko, kiun mi ne ludis jam de multaj jaroj, sed en la sonĝo mi estis des pli senhelpa, ĉar la regularo estis tute absurda. Ĉiu teamo havis plene muntitan tendon (kredu, ne kredu!) sur sia duono de la ludsurfaco, kaj la celo de la ludo estis aŭ ĵeti etan korbopilkon en la kontraŭan korbopilkan celon, aŭ preni pecon de la kontraŭa tendo kaj ĵeti tion en la saman celon. Sed ĉe ĵeto de tendopeco, gravis ke la formo de la peco ŝanĝiĝu post la eliro el la manoj kaj antaŭ la eniro en la celon (ekz. ĉe ĵeto de faldita bastonaro, necesis ke ĝi malfaldiĝu). La ludantoj ne rajtis tuŝi la korbopilketon per la manplatoj, krom unu speciala ludanto kiun oni nomis "korbopilkisto". La ceteraj ludantoj (inkluzive de mi) plej ofte batis la korbopilketon per la pugnoj.
La regularon mi devis lerni per observado, ĉar oni ne klarigis ĝin al mi. Iel mi sukcesis, kaj mi komencis partopreni aktive en la ludado. Mi iom surpriziĝis, ĉar miaj samteamanoj plene inkluzivis min en la ludado, malgraŭ tio ke mi tute fuŝe ludis. Estis tute male kiam mi estis bazlernejano; ĉiu sciis ke mi estas la plej malbona ludanto, kaj ne volis riski mian partoprenon.
Post la unua duono de la ludo, la svedinoj estis iom superintaj nin, sed ĵus antaŭ la komenco de la dua duono alvenis la ĝis tiam mankinta kanadanino. Dank' al ŝia ĉeesto, la kanadaninoj en la fino venkis.
Strangege, ĉu ne?
Hodiaŭ matene mi por la unua fojo havis sonĝon, en kiu mi konsciis, ke temas pri sonĝo. En tiu sonĝo, mi ludis la bulgaran kartludon Belot (kiun mi lastatempe lernis) kun
amuzulo kaj
arono (sen kvara ludanto, malgraŭ tio, ke eblas ludi nur kvarope). En tiu ludo, ĉiu ludanto ricevas po ok kartoj, sed en la sonĝo mi havis ĉirkaŭ duoble tiom en la mano. Mi konstatis ke tio estas ioma strangaĵo, sed ne multe pripensis la aferon. Miaj kartoj estis tre bonaj, kaj mi certis ke mi gajnos. Dum mi ordigis ilin, mi rimarkis ke mi havas du karoajn naŭojn. Tio pli profunde pripensigis min, kaj post iom da cerbumado mi subite ekkomprenis: la neklarigeblaj nelogikaĵoj okazas, ĉar temas pri sonĝo! Mi tuj ekscitiĝis kaj fiere deklaris al miaj kunludantoj, "Mi konstatis, ke temas pri sonĝo! Mi konstatis, ke temas pri sonĝo!" Sed tuj evidentiĝis ke ne nur en la sonĝo mi krias tiujn vortojn --
teodora aŭdis la vortojn kaj vekis min, pensante ke mi spertas inkubsonĝon.
Kutime mi skribas almenaŭ unufoje semajne en mian taglibron, sed jam pasis monato depost mia antaŭa enskribo. Tio okazis pro pluraj kialoj, sed la plej grava estis mia translokiĝo al Otavo.
Kiel mi klarigis jam en antaŭaj enskriboj,
teodora trovis plentempan laborpostenon en Otavo, kaj pro tio necesis translokiĝi tien. Ni trovis tre belan apartamenton kiu troviĝas ege proksime al ŝia laborejo, kaj ekloĝis tie la 1-an de septembro. Kompreneble necesis multe da tempo por ĉion aranĝi, sed nun preskaŭ ĉio estas en ordo. Nur restas kelkaj malgrandaj aferoj por elskatoligi. Mi baldaŭ afiŝos kelkajn fotojn de nia nova loĝejo.
Mi esperas fini mian disertaĵon (kaj tiel ankaŭ mian universitatan studadon) ene de la sekvaj 3-4 semajnoj, kaj pro tio mi devas ekserĉi laboron. Mi planas unue kandidatiĝi por registaraj postenoj, ĉar ili ja estas abundaj en Otavo, kaj cetere bone pagas kaj estas sufiĉe sekuraj. Mi esperas ke mi povos trovi mian vivresumon, kiun mi ne ĝisdatigis depost la jaro 2001!
Nu, plej bone mi revenu al la disertaĵo nun.
Navigi: (Antaŭaj 20 enskriboj)